svisa antologio


Svisa Antologio - redaktis: Arthur Baur - eldonis: "Literatura Mondo", Budapest, 1939

Heinrich Leuthold: Arbara Lago - Christian Wiedmer: Kanto de la Emmen-valo - Johann Gaudenz von Salis-Seewis: Aûtuna Kanto - Conrad Ferdinand Meyer: Du Veloj

Heinrich Leuthold


Arbara Lago

Ho blua lag', belega estas vi!
Alspiri vin la vento ne kura^gas,
Nur la nimfe' ne^gpura kun graci'
El via ^casta brusto suprenna^gas.

Al vi fi^si^st' ne venos kun fi^shok',
Boat' ne glitos sur la akvo klara!
Naturo ditirambojn en ^ci lok'
Solece kantas per mu^gad' arbara.

Incensas roz' sova^ga, je arom'
Abundas abiaro altstatura,
Kaj ^ciu arbo ^sajnas nun kolon',
Sur kiu bluas la kupol' lazura.

Animon konis mi de granda bel',
Sub sep sigeloj ku^sis ^gi trankvile,
Samkiel vi, ^gi plenis je mister',
En ^gi spegulis sin ^ciel' rebrile.
(Trad. Hilda Dresen)

Ho blua lag', belega estas vi!
Alspiri vin la vento ne kuraĝas,
Nur la nimfe' neĝpura kun graci'
El via ĉasta brusto suprennaĝas.

Al vi fiŝiŝt' ne venos kun fiŝhok',
Boat' ne glitos sur la akvo klara!
Naturo ditirambojn en ĉi lok'
Solece kantas per muĝad' arbara.

Incensas roz' sovaĝa, je arom'
Abundas abiaro altstatura,
Kaj ĉiu arbo ŝajnas nun kolon',
Sur kiu bluas la kupol' lazura.

Animon konis mi de granda bel',
Sub sep sigeloj kuŝis ĝi trankvile,
Samkiel vi, ĝi plenis je mister',
En ĝi spegulis sin ĉiel' rebrile.


Für Nicht-Esperantisten: Da nicht alle Besucher die überdachten Konsonanten, die Esperanto kennt, auf ihrem Computer bzw. mit ihrem Browser lesen können, biete ich zwei Versionen an: Links mit dem Dach vor dem Buchstaben; rechts die korrekte Form. (Die Versionen "gh" oder "gx" statt "^g" oder "ĝ" finde ich unschön.)
^g=ĝ=Ĝ=dsch (stimmhaft); ^c=ĉ=Ĉ=tsch (stimmlos); ^j=ĵ=Ĵ=sch (stimmhaft); ^s=ŝ=Ŝ=sch (stimmlos); ^h=ĥ=Ĥ=ch; Û=Ŭ, û=ŭ: zweiter, unbetonter u eines Diphthonges
Anders als im Deutschen ausgesprochen werden u.a.: s = immer stimmlos; z = stimmhaftes s; v = immer w; c = immer z (ts)
Das Auslassungszeichen [ ' ] zeigt an, dass die Substantivendung -o weggelassen worden ist.

Heinrich Leuthold: Der Waldsee (Wie bist du schön, du tiefer blauer See!)


Christian Wiedmer


Kanto de la Emmen-valo

Vi nenie ^gui povas
Kiel en la Emmen-val'.
^Cion ajn vi tie trovas,
Sed elekti? ho fatal'!

Viroj firmas en honesto,
La virinoj kia brav'!
Sed knabinoj! vera festo
Por okul'! Amtikla rav'!

Komplimentojn vi ne faras,
Oni simple diras "ci",
^Cu laktbubo ^ce vi staras
Aû ^cu magistratgeni'.

La urbanoj ^gin ne ^satas
Kaj precipe senmonul'!
Laû mi: tiu sprite platas,
Kiu estas en skrupul'.

Ofte venas el fremdlandoj
Sinjormo^stoj e^c al ni.
La fraûlinoj kun rubandoj
Kaj da ornama^joj pli.

Ili servistaron havas,
E^c ne mankas bel' kaj ri^c'.
Sed hejmvalanino ravas
Pli la koron al feli^c'.

^Si ne timas pro pu^seto
Viv' ne ^ciam estas ^gu'
Brakoj blankas kiel kreto,
Kruroj - mi silentu, ^cu?

Vangoj floras roze fre^se,
La okul' – matenradi',
Kaj nun vi aûskultos ^stre^ce?
Tre la bubojn amas ^si!
(Trad. Herbert Hammer)

Vi nenie ĝui povas
Kiel en la Emmen-val'.
Ĉion ajn vi tie trovas,
Sed elekti? ho fatal'!

Viroj firmas en honesto,
La virinoj kia brav'!
Sed knabinoj! vera festo
Por okul'! Amtikla rav'!

Komplimentojn vi ne faras,
Oni simple diras "ci",
Ĉu laktbubo ĉe vi staras
A
ŭ ĉu magistratgeni'.

La urbanoj ĝin ne ŝatas
Kaj precipe senmonul'!
Laŭ mi: tiu sprite platas,
Kiu estas en skrupul'.

Ofte venas el fremdlandoj
Sinjormoŝtoj eĉ al ni.
La fraŭlinoj kun rubandoj
Kaj da ornamaĵoj pli.

Ili servistaron havas,
Eĉ ne mankas bel' kaj riĉ'.
Sed hejmvalanino ravas
Pli la koron al feliĉ'.

Ŝi ne timas pro puŝeto
Viv' ne ĉiam estas ĝu'
Brakoj blankas kiel kreto,
Kruroj - mi silentu, ĉu?

Vangoj floras roze freŝe,
La okul' – matenradi',
Kaj nun vi aŭskultos ŝtreĉe?
Tre la bubojn amas ŝi!


Christian Wiedmer: Emmentalerlied (Niene geits so schön u luschtig)


Johann Gaudenz von Salis-Seewis


Aûtuna Kanto

Ru^gas la arbaroj,
Flavas kampoj, valoj,
Venis jam aûtun'.
La folioj falas,
La nebuloj palas,
Vent' ekblovas nun.

La vinber' maturas.
Brile jam purpuras
Tra la foliar'.
Jen persikoj tie
Helas ru^gastrie
En grandega ar'.

Jen knabino venas,
Prunojn, pirojn prenas
Per rapida man'! –
Jen kun oraj pomoj
Iras al la domoj
De l'bien' ^si jam.

^Ciuj nun jubilas,
La knabinoj trilas,
Sonas ^goja kant'!
Vent' rubandojn ^siras,
Vinberoj brilas
Sur ^capela rand'!

Daûre sonas fluto,
Violona ludo,
E^c dum luna lum';
Junulinoj ridas,
Geste ekinvitas
Por ronddanco nun.
(Trad. Hilda Dresen)

Ruĝas la arbaroj,
Flavas kampoj, valoj,
Venis jam aŭtun'.
La folioj falas,
La nebuloj palas,
Vent' ekblovas nun.

La vinber' maturas.
Brile jam purpuras
Tra la foliar'.
Jen persikoj tie
Helas ruĝastrie
En grandega ar'.

Jen knabino venas,
Prunojn, pirojn prenas
Per rapida man'! –
Jen kun oraj pomoj
Iras al la domoj
De l'bien' ŝi jam.

Ĉiuj nun jubilas,
La knabinoj trilas,
Sonas ĝoja kant'!
Vent' rubandojn ŝiras,
Vinberoj brilas
Sur ĉapela rand'!

Daŭre sonas fluto,
Violona ludo,
Eĉ dum luna lum';
Junulinoj ridas,
Geste ekinvitas
Por ronddanco nun.


Johann Gaudenz von Salis-Seewis: Herbstlied (Bunt sind schon die Wälder)


Conrad Ferdinand Meyer


Du Veloj

Du veloj ekhelas
sur golfa lazur',
du veloj ek^svelas
al paca forkur'.

Se unu ekrondas
per venta alblov',
la alia respondas
per sama ekmov'.

Se unu impetas,
duopas rapid',
se unu kvietas,
ripozas la amik'.

(Esperantigis : Guido HOLZ)
TTT-HIMNARO CIGNETA

Du veloj ekhelas
sur golfa lazur',
du veloj ekŝvelas
al paca forkur'.

Se unu ekrondas
per venta alblov',
la alia respondas
per sama ekmov'.

Se unu impetas,
duopas rapid',
se unu kvietas,
ripozas la amik'.


Conrad Ferdinand Meyer: Zwei Segel

Svisa antologio - Prezo 24.30 € - Budapest, 1939 - Literatura mondo - Antologio de svisa literaturo, grupigita en kvar partoj: alemana, velsa, ticina, romanca. - Red. Arthur Baur - 540 pa^goj, 23 cm - UEA - www.esperanto-gacond.ch/brokanta_servo_libroj.pdf (1.1303)
Zurück zu: Sprache und Sprachen (Index)
Zurück zu: Esperanto ist eine internationale Sprache

http://www.edimuster.ch/: Hier ist die Familie Muster in Ecublens VD - Eduard Muster: emuster@hotmail.com 24/12/05